Ĉi tiu estos la unua Nacia Parko situanta ene de la urbo. La proponita Nacia Parko Saanane Island estos la dua Nacia Parko en Viktoria Lago post la Nacia Parko Rubondo Island.
La Nacia Parko Saanane Island estis nomita laŭ Mzee Saanane Chawandi, kiu tiam estis la posedanto de la insulo. Ĝi estis establita kiel la unua bestoĝardeno en Tanzanio en 1964. Ĝiaj ĉefaj celoj estis unue antaŭenigi intereson kaj konservadan edukadon pri faŭno, due estis antaŭenigi distron al la homoj de la urbo Mwanza. Inter 1964 kaj 1966 diversaj specioj de sovaĝaj bestoj estis pramitaj al la insulo.
Tiuj inkluzivis: bubalon, tragelafon, dikdikon, elefanton, alkoantilopon, impalon, nigran rinoceron, topion, fakoĉeron, gnuon, zebron, kaj simiojn kiel pataojn kaj vervetojn, ĝirafon, histrikon kaj krokodilojn. Danĝeraj bestoj kiel rinoceroj kaj bubaloj estis enkaĝigitaj, dum aliaj estis en libera paŝtejo. La insulo ricevis la statuson esti ĉasrezervejo en 1991.
La granda Viktoria Lago ofertas mirindajn allogaĵojn. Sovaĝaj specioj kiel impaloj, krokodiloj, senungegaj lutroj, rokhiraksoj, testudoj, agamaj lacertoj, ofte konataj kiel agamaj mwanzae, kaj serpentoj, precipe pitonoj. Aliaj inkluzivas leonojn, makulhienojn, vervetsimiojn kaj tre timeman simion de De Brazza. Ĉirkaŭ 40 specioj de loĝantaj kaj migrantaj birdoj estas oftaj sur la insulo.
Nacia Parko Saanane-Insulo formas spektaklan pejzaĝon super Mwanza sude kaj Viktorilago.